RSS Amplifier

Stela havas opinion pri la mondo · Apr 10, 2026

kiel ne amindumi

0
Sign in to vote or save

Stela BM · Stela havas opinion pri la mondo

Nun, ke ni jam estas nur ~du (unu kaj poste jen) tagojn for de la balotoj, kiuj eble povos ŝanĝi nian landon for de intenca malamo al io plena je espero mi eĉ havas malpli da energio al trudaj amdeklaroj.

Vidu la tagon, ĝi estas tutfreŝa mesaĝo.

Kaj tio ĉiam rememorigas min kial, damne kial tiom da virinoj forlasas la Esperanto-movadon. Kvankam eĉ se ili forlasas ĝin, seksismon, patriarkecon oni nuntempe daŭre ne povas, sed almenaŭ oni havas la ŝajnan senton de forlasado de unu fonto de malagrabla atento.

Mi rolas en kelkaj jutubvideoj, mia vizaĝo aperis en kelketaj lokoj, trovi miajn kontaktinformojn ne estas aparte malfacile, ĉar mia laboro estis kaj daŭre estas, ke homoj devas kapabli kontakti min kaj mi devas paroli kun ili.

Ĝenerale mi estas afabla kaj malferma en la ĉiutaga vivo, se vi ĝenas min, mi senvorte forpromenas, ne serĉas konflikton, ne restas kvereli kun iu ajn. Tiu sinteno estas eĉ pli forta en Esperantujo por mi, tie mi havas aparte grandan fidon al homoj, tiu intimeco estas alia nivelo. Sed normale respondi, eble eĉ kun rideto ne signifas aŭtomatan interesiĝon. Simple knabinetoj de junaĝo estas trejnitaj trakti aliajn kun afabla atento. Se vi faras aliel oni tuj punas vin, minimume mencias tion kaj iel negative komentas. La bazo estas doni atenton al la viro. Tio estas la minimumo. Ne gravas ĉu vi volas aŭ ne ricevi la atenton. Se oni alparolas vin afable respondu.

Kaj tio signifas ke se mi seniluziiĝas je la konduto de iu, mi estas pli profunde tuŝita en Esperantujo. Simple estas tiel. Kvankam Esperantujo laŭ sekso estas eĉ pli malekvilibrita al la ĝenerala popolo.

Pasintan semajnon mi ricevis du personajn mesaĝojn de Telegramo de du diversaj homoj. Unu en Esperanto kiu deklaris, ke ne ŝatas mian koramikon kaj mi prefere estu kun li. La alia en la angla diris, ke mi klare blokis lin la unuan fojon kiam li kontaktis min kaj nun li scias tion. Verdire mi tute ne memoris pri kio temis, do mi demandis.

Li kontaktis min denove por ekscii kial mi ne respondis? Ĉu mi havas ‘alian viron’ aŭ pro la fakto, ke li estas 25 kaj mi 38 aŭ kio? Mi ne komprenis. Entute kiu estas tiu persono, kiel mi scius kiom aĝa estas…? Mi diris, ke tio certe estas nur aprila ŝerco kaj li insistis ke ne. Li komencis lerni Esperanton pro mi kaj volas, ke mi rendevuu kun li.

Mi ne memoras, sed plej verŝajne mi ja blokis lin kaj tuj forigis la mesaĝon. Ĉi foje mi ne faris, mi pene respondis al kelkaj demandoj. Li sendis videon deklamante poemon kaj petis konsilon de mi ĉu la video taŭgas. Mi ne donis, la tuto ne interesas min. Faru kion vi volas, mi diris. Poste mi jam ne plu respondis. Tiam venis la supraj mesaĝoj de la bildo.

Kaj tiuj du ne estas la solaj. Homoj venas al mi dum kongresoj, alparolas min kvazaŭ ni jam konus unu la alian de longa tempo kaj poste atendas ion? Iun tujan dankon aŭ intereson pro ŝajna konekto? Ke mi estu impresita, ke iu rigardis videon pri mi? Aŭ trovas min bela? Kaj mi estu iel dankema pro tio.

Mi parolas pri la fenomeno mem. Ne estas io Esperanta en tiu senco, ke oni de malproksime observas aŭ ŝajnkonas iun, kaj tio kaŭzas tute ne ekvilibritan rilaton. Oni pensas ion pri la alia kaj konstruas atendojn, ideojn, esperojn ktp. Ne bezonatas klarigi pli, vi komprenas kion mi celas kaj mi eĉ ne estas aparte grava aŭ konata homo.

Do, mi ricevis du tiajn mesaĝojn en la sama tago kaj tio haltigis min pensi pri tio kiom foje mi ricevis malagrablajn mesaĝojn, komentojn de homoj ene de Esperantujo, kaj poste ofendiĝon pri klara rifuzo de la persono.

Kiel amindumi kun mi, do?

Mi ne povas paroli nome de aliaj homoj. Kompreneble tio ja okazas, ke oni jam aŭdis pri iu alia antaŭ renkontiĝi. Spontaneaj babiladoj estas la plej bonaj, sed aŭdi pri iu alia, tion kelkfoje ne eblas eviti.

Kaze ke vi volas amindumi al mi? Prefere kaŝu, ke vi vidis min ie, ĉar tiu fakto tute ne interesas min. Se vi havas afablan komenton pri mia podkasto, ĉar vi aŭskultis plurajn epizodojn, mi certe ŝatos tion. Ankaŭ bv. ne ŝajnigi, ke vi konas min kvankam ni neniam renkontiĝis. Mi ŝatas babiladi kun homoj kaj ĝenerale mi estas afabla al ĉiu, do, eble ne tuj miskomprenu tion kiel intereso pri amrilato.

Tio rememorigas min pri sperto dum la pasinta UK-o en Burno, kiam mi havis vere tre strangan interŝanĝon kun longtempa konatulo. Ĉefe ĉar estas longtempa — do li konis min ekde mia infanaĝo — mi ne sciis, ĉu la tuto estas ŝerco aŭ simpla strangaĵo.

Ni estis en kastelo meze de la urbo sur monteto kaj ni staris ie malantaŭe aĉetinte iun bieron. Plej verŝajne mi alparolis lin aŭ almenaŭ mansvingis aŭ ridetis al li, ni ja de pli ol tridek jaroj konas unu la alian kaj mi ĉiam ĝojas revidi lin, tio ja ne okazas ofte. Ni ekbabilis rande de la publiko. Ene de kelkaj frazoj mi eksciis, ke li ne plu seksumas kun la edzino, sed ja rajtas seksumi kun aliaj, eble la edzino mem faras dum vojaĝoj al iuj konferencoj. Kaj li komencis rakonti pri iu alia virino, kiun li mem renkontis dum propra esplorvojaĝo kaj li ne povis decidi ĉu la virino volus seksumi kun li? Kelkajn detalojn de la rakonto mi plene blokis, ĉar mi estis tiom surprizita je la detaloj. Estis iu teda muzika programo dum la UK, la scenejo estis for, do babilado kun iu ajn savis la vesperon kaj samtempe ne ĝenis la prezentantojn. Mi bone amuziĝis ridetante pri la absurdeco de la situacio de tiu preskaŭ sesdek jara homo.

Ĝis nun mi ne certas ĉu la rakonto estis io por testi mian sintenon al li aŭ simple estis iu koincido ke li demandis min, ĉar mi aspektis tia kun kiu eblas pri tiaj aferoj paroli? Mi ne scias. Kaj kredu min, mi ja preferus inventi tiajn rakontojn, sed la vera vivo ĉiam estas pli surpriza kaj stranga ol mia imagpovo.

Eĉ amrendevukonilistoj diros al vi daŭre: vi devas permesi al la virino tuŝi vin unue. Ne gravas kiom vi volus tuŝi ŝin, ne faru, atendu. Ĉar kiam ŝi faros finfine tio estos invito de ŝi. Ĉu konscia aŭ ne, tio ne gravas. Ŝi sentas sin sekura kun vi kaj tiam okazos la tuŝo. Se la virino klare faras ĉion por gardi la distancon, neniel kliniĝas en vian direkton kaj klare ne tuŝas vin, ekzemple vian brakon tiam ne estas intereso. Akceptu tion kaj iru al la sekva virino. Kaj mi povas atesti tion.

Do, mi respondis tion al li. Ke la sekvan fojon li vere atentu la korpotenon kaj tuŝon de tiu kolegino kaj se ŝi ne tuŝas lin iam ajn, tiam tio estas ne. Se iu ĉesas voli diskuti kun vi, trovas ajnan kialon foriri, alparolas alian personon, bv. kompreni, ke tio estas klara neintereso. Akceptu tion kaj iru for en paco. Tio estas mia peto. La mondo estus pli bela, se ni simple akceptus klaran ne al interesiĝo de aliuloj sen disputo.

Kompreneble mi klare ne tuŝis lin. La du mesaĝintoj feliĉe ĉesis alskribi min.

Bone, reen al la balotoj ĉi dimanĉe. Filmo pri la enorma laboro kiu estas malantaŭ la aĉetado de la voĉoj en ekstreme malriĉaj partoj de la lando. Kiel oni intence gardas, ke la plej vundeblaj homoj ne eliru la malbonajn vivkondiĉojn kaj tiel restu servantoj de la sistemo ne nur dum la balotoj… Unu hora filmo kun plurlingvaj subtitoloj.

Hősök, hősök! [Herooj, herooj!] Tion krias la publiko komence de la parolado de tiuj du viroj. Ili ja estas herooj. Se vi trovas informojn pri ili en via lingvo, nepre legu pri ili. Tiuj du homoj donas tiom da espero al la hungara popolo pri honesta servado de la lando, ke mi tion ne povas per vortoj esprimi.

Ĉiam restos memorinda por ni tiel komenci parolon, kiel Bence Szabó faras: “En ideala mondo ni ne bezonus tian reĝimŝanĝan koncerton. Kaj mi ne starus ĉi tie. Sed ni estas ĉi tie, ankaŭ vi ĉiuj, do klare tiu ĉi mondo ne estas ideala.”

Mi esperas ke ni vekiĝos al eĉ pli esperplena Hungario lunde. Ni vidu. Dankon pro la demandoj kaj via atento!

No posts

Read the original on stelabm.substack.com

Comments

Nothing yet. Say the first thing.

    Sign in to join the conversation.