Dum la tre bone kaj apenaŭ konataj verterbraroj elfalas la ŝrankojn, ni lernas danci. Nun jam oficiale ministro de sano, Hegedűs — la nomo signifas violona — dancis sursceneje dum la nokto de ĝojo pro la venko de TISZA en la balotoj mezaprile. Kaj tiel nova kutimo naskiĝis.
La kreskantan ĝojon de la pasintaj semajnoj montras plej bone daŭre ripetata diraĵo “legyen tánc!” — Ekestu danc(ad)o! Amuzaĵo estas, ke la frazo mem venas de memeo. Oni intervjuis viron la tagon de la balotoj antaŭ 12 jaroj en la strato, kaj li respondis al la demando:
— Kion vi atendas de la nova registaro?
— Estu danco! Dancado, vera dancvespero en la placo ĉi tie.
La surpriza respondo ŝtorme kaptis la memeo-farantojn de la reto. Jen eta kompliaĵo de la originala memeo kun la dancado de la nova sanministro:
Mi daŭre havas anserhaŭton pensante pri la momentoj kiam evidentiĝis, ke vere finiĝas la reĝimo de Orbán. Dum la pasintaj semajnoj mi babiladis kun multaj amikoj, kaj ĝis nun ni ĉiu ploris je iu nivelo ĉefe dum la vespero kaj la postaj tagoj. La senŝargiĝo estas palpebla. Homoj ridetas en la strato, sur la telefonoj en la tramo oni rigardas politikajn dissendojn kaj intervjuojn de la novaj ministroj.
Mi komencis danci baledon antaŭ du jaroj, mi kapablas fari nur la plej bazajn paŝojn kaj nek tiujn aparte bone, tamen mia korpoteno klare pliboniĝis. Mi simple ĝuas la lecionojn, kaj miaj instruistoj estas elstaraj. Hiphopon mi komencis antaŭ kelkaj monatoj kaj mi trejnas tre malofte. Ĝi estas alitipa defio de dancado. Ankaŭ tre ĝuebla.
Nia instruisto estas fakte bone konata ĵurnalisto, kies verkojn mi ĉiam legis en la plej granda gazeto por virinoj, ĉar ŝi verkis pri sociaj temoj kun granda empatio. Ankaŭ ŝiajn librojn mi plejparte legis. Dum nia dancleciono post la balotoj ŝi faris malgrandan koreografion el la elementoj dancitaj sursceneje de la ministro. Kaj uzis la muzikon de la festo. Ne ŝi estis la unusola, kiu kopiis la movojn kaj en grupo ĝojdancas. La reto subite estas inundita je dancantaj homoj.
Se vi tre atentas, vi eble trovos eĉ min dancante en la video...
Ni saltadis, ludis aergitaron, serpentumis per la brakoj, invitis la homojn en la spegulo aliĝi al la danco mansvingante kaj mi rimarkis, ke subite mi ne plu havas tiun severan vizaĝon kiun mi kutime havas provante movi mian kokson kiel bezonatas, igi miajn brakojn en direkton de miaj ŝultroj moviĝi kiel estas bezonate. Mi ridetas daŭre. Ni ĉiuj ridetas, saltadas kaj aplaŭdas, ke estas fino, finfine fino kaj jes, estu dancado!
Matene mi enŝaltas muzikon kaj dancas dum kelkaj minutoj. La reago al la nuntempo en Hungario estas korpa, same somatika kiel nia lingvo. Ni provas iel elskui dekses jarojn da malamo, subterena kaj kelkfoje tute evidenta teroro, timigado de la popolo, gaslampumado. Ni tre bonas konas la ideon, ke la korpo memoras ĉion.
Mi ne aŭskultis vive la parolon de la nova ĉefministro, nek vidis la fondadon de la nova parlamento kun la novaj kaj malnovaj reprezentantoj, nur vidis momentojn de la okazaĵoj poste. Mi estis okupata la tutan tagon per taskoj.
Krom la oficialaj paroloj en kiu la nova ĉefministro dum minutoj laŭtlegis la pekojn de la antaŭa reĝimo kaj pardonpetis de la mistraktitaj infanoj(!) ankaŭ aperis junuloj “tamburások” kiuj muzikis kaj kantis la t.n. ciganan himnon antaŭ la novaj reprezentantoj. La eksterdekstraj partianoj foriris de la parlamento antaŭ la knaboj ekludis. Tiu invito estis unu el la multaj gestoj dum la inaŭgurado de la nova registaro.
Amaso da homoj sekvis ĉion sur grandaj ekranoj ekster la parlamento kaj kompreneble hejme la retajn elsendojn. Dum la festo la sanministro denove dancis sursceneje. Ĉi foje kun la ĉeesto de la kantisto, kiun oni invitis al la festo. La simbolismo ne haltas tie. La kanto mem estas el La malsatludoj — fama libro kaj poste filmo, kies temo iel rilatas al Hungario. Ĉu la elekto de la muziko estis intenca por la festo? Kiu scias…
Fine de longa tago, vespere mi tamen decidis iri al la parlamento kaj vidi per miaj propraj okuloj kio okazas tie. Ja estis historia momento kaj mi ne volas maltrafi esti parto de ĝi. Dum la nokto de la balotoj mi ne iris eksteren kaj mi iom bedaŭras tion.
Ĉi foje mi dancis ĉe la parlamento. Post malfacila tago mi decidis vidi kiel fartas la popolo. Mi povas konfirmi, ke la popolo fartas bone. Tre bone. La konstruaĵo mem estis lumigita de specialaj bildoj, motivoj, la muziko estis danciga.
Homoj kantis, ridis, dancis. Mi daŭre preteraŭdis la demandon inter amikoj: ĉu vi povas kredi tion? Mi daŭre ne povas kredi ke ni havas novan registaron, ke la ĉefministro ne plu estas Orbán!
Kiam mi pensis, ke sufiĉis la etoso por mi, miaj amikoj skribis al mi, ke ili estas survoje por aliĝi al la festo. Mi renkontis ilin survoje kaj ni tuj reiris al la placo. La nova ĉefministro mansvigis al la dancantaj homoj de la flanka fenestro. Ni mansvingis reen per la lumoj de niaj telefonoj. Trinkis iom pli da biero. Dancis eĉ pli. Sed je iu momento mi devis iri hejmen por kapti ankoraŭ matenan transporton.
Vidi la Eŭropan flagon denove sur la konstruaĵo varmigas mian koron. Antaŭe mi evitis preterpasi la parlamenton, nun mi daŭras vidas ĝin, ĉar mi uzas tramlinion 2 pli ofte. Ĉiu tage en majo oni anoncas novajn kaj novajn fakulojn kiuj fortigos la laboron de la diversaj ministerioj. Tiuj homoj, kiuj en la pasintaj dekses jaroj daŭre kontraŭbatalante la reĝimon, en plena kontraŭforto persistis.
Nur kelkaj menciindaĵoj el la mil: la ĝisnuna prezidanto de WWF Hungario, Katalin Sipos estos en la ministerio por la vivanta tero ministerio. Du elstaraj fakuloj kiuj okupiĝis en diversaj manieroj pri la plej malriĉaj kaj pleje vunditaj infanoj ricevis gravajn poziciojn: advokato pri infanrajtoj: Szilvia Gyurkó, kaj aktivisto en unu el la plej helpobezonaj regionoj de Hungario en Ózd laboris Kriszta Bódis, kiu estas psikologo, verkisto, filmisto.
Pri la nova ministro pri edukado mi elstare ĝojas. Temas pri Judit Lannert, socisciencisto pri edukado! Mi ĉiam pensis, ke mi laboros en ministerio rilate al edukado. Povas esti, ke tio okazos iam.
La nova sanministro en sia unua publika planraporto parolis pri la planoj komenci fari ion pri la grandega problemo de alkoholmisuzo en Hungario. En tiom fizike kaj mense malbonfarta lando, aŭdi tion, ke iu finfine ne volas kaŝi tiun severan problemon sub la tapiŝon estas por mi aparte grava.
Mi povus daŭrigi, sed nur unu aferon volas reliefigi lasta: virinoj revenas al la publika vivo. La nova registaro havas virinajn ministrojn, la parlamento havas la plej grandan nombron de virinoj ol iam ajn antaŭe. La parlamentajn kunsidojn gvidos virino, la tri proparolistoj de la ĉefministro estos virinoj, kapblaj, talentaj ĵurnalistoj. Vidi spertulojn de siaj terenoj eniri la laboron por la estonto de Hungario sendube esperplenigas nin ĉiujn.
Bone, tiujn ne, kiuj obstine daŭre subtenas Orbán, kiu ekde la malvenko fuĝas. Li malaperis, kaj eĉ ne eniros la opozicion. Ne faris lastan parolon al la publiko, neniel gracie transdonis la povon. Montras lian veran karakteron, se tio ĝis nun ne estis evidenta.
Pli en nia nova epizodo en RT:
Kaj ni dancas plu.
No posts

Comments
Nothing yet. Say the first thing.
Sign in to join the conversation.