Mi ne vidis la sunon ekde mi revenis de Nederlando. La vento blovas senĉese. Pluvas, klasika aprila vetero alvenas en marto, kaj ĉiu parolas pri tio, ke almenaŭ ne neĝis denove kiel tio ankoraŭ lastminute kutime okazas en tiu ĉi parto de la jaro. Mi dormas malbone kaj vekiĝas lace. Mia cerbo ne obeas min rilate al la rapideco laŭ kiu mi volus labori, finfari mian taskoliston. Mi trenas min al trejnado kaj apenaŭ ĝuas la moviĝon, eĉ se la praktiko gravas kaj fine mi sentas min iom pli bone. Historie gravaj balotoj okazos post du semajnoj kaj ĉio estas saturita per politiko. La stratoj plenas je afiŝoj. Ĉefe je mensogoj kaj malamo, timoplena kampanjo kaj instigo al paniko. Kaj multe da atendo. Retenitaj spiroj, daŭre sulkantaj brovoj, kiuj iel ne povas malstreĉiĝi. Zorgitaj mienoj en la metroo, seriozaj vizaĝoj en la tramo. Ĝuste tial mi devas nun rakonti pri la sunplenaj tagoj en Amsterdamo kaj pri la graveco organizi renkontojn kun foraj amikoj de tempo al tempo.
Ne, miajn studojn mi ĝenerale ne rekomendas al homoj. Jarojn post miaj bakalaŭraj jaroj mi kompletigis miajn magistrajn studojn pri edukado kaj tiu jaro eĉ pli fortigis mian kernan komprenon kiel indas studi, lerni, instrui. Niaj studoj en Amsterdamo estis multe tro streĉaj. Ne nur defiaj, simple troige premaj kaj atendis tro de ni. Multaj el ni kolapsis sub la premo, se ne tuj — dum la studoj, tiam jaron post la fino, kiam jam eblis ellasi iom el la uzita cerbovaporo. Tiam venis enorma laceco, ne iu liberiga volo eki je laboro aŭ novaj studoj. La samo okazis al mi. Voli daŭrigi studi ne estis mia unua ideo post la diplomiĝo.
Kaj tamen. Dum la jaroj ni ekhavis amikecojn, kiuj signifas multe en mia vivo. Inteligentaj homoj el diversaj parto de la mondo kun malsamaj vivspertoj kaj multo por pridiskuti. Jam en tiuj jaroj mi estas tiu, kiu komence organizis niajn kunvenojn, festetojn, komunajn vespermanĝojn kaj kunstudajn eventojn, kie ni certigis unu la alian pri nia subteno. Ni havis la kutimon iri promeni post finfari niajn ekzamenojn, devigajn eseojn je noktomezo. Mi nenion povis liveri pli frue ol la limdato. Instinkte mi sciis, ke dormi tuj post tiom adrenalinplena vespero ne sukcesos, do ni iris rigardi la sovaĝajn kunikletojn en la kampo apud niaj dormejoj. Trinkis teon kaj espereble sukcesis ekdormi antaŭ la 1a kaj duono matene.
Mi estis tiu, kiu insistis je resti en kontakto post niaj studoj, eĉ se mi estis la unua kiu fortranslokiĝis. Eventuale mi revenis al Nederlando, studis denove, sed en alia urbo. Kelkaj daŭre estis en Amsterdamo, aliaj revenis hejmen. Tamen, mi kunigis ĉiujn de tempo al tempo. Post ses jaroj entute mi denove estis for.
La pandemio ŝanĝis multon en niaj sociaj rilatoj, tio klare videblas kaj mi havas la impreson, ke post la ĝoja malkovro povi renkontiĝi rete, tamen nuntempe, kiam ni jam povus renkontiĝi persone iel ni luktas kontraŭ la ideo fari la taskon de organizado, la investon de mono kaj tempo por ebligi ĉeeston. Iel ni provas klarigi al ni mem, ke renkontiĝi finfine persone ne tiom gravas. Mi ankaŭ vidas tiun emon daŭre nuligi aŭ lastminute rezigni pri kunvenoj, fari programerojn plurhome.
Ni devas relerni tion, provi trovi kontakton unu kun la alia, anstataŭ pensi, ke ripozo kaj soleco iel estos pli nutriga sperto por nia spirito. Mi vidas tion ankaŭ en Esperantujo kiom malfacile reestis organizado de eventoj, multaj malaperis intertempe kaj ne reokazas. La volo kaj bezono vojaĝi la distancon iel ne bone kaptiĝas por amikecoj kaj rilatoj internacie.
Tio ankaŭ rilatas al la nuntempa kulturo pri mensa sano kaj la bezono esti sola por resaniĝi de infanaĝaj traŭmoj. La vera resaniĝo okazas tiam, kiom oni rememoras esti spontanea kaj serĉas novajn spertojn sen voli kontroli plene situacion. Mi planis kelkajn renkontiĝojn dum mia ĉeesto en Nederlando, tiujn kun miaj eksaj instruistoj, ke mi nepre povu revidi ilin, kaj la ĉefan kunvenon de eksstudentoj kiun ne mi organizis ĉi foje, sed krom tio, mi vidis kio okazos. Kiuj eblecoj alvenos?
Tiuj studoj estis vere pezaj en mia vivo, sed la amikecoj de la jaroj restas. Mi senlime amas tiujn homojn kaj ankaŭ iliajn infanetojn. Malofta estas, ke mi volas viziti eksterlandon sen la ĉeesto de Esperantistoj en miaj planoj. Mi havis nur unu ideon, mi volis renkonti mian eksan kunloĝanton, sed tio ne funkciis pro tre personaj kialoj. Lastminute mi rememoris, ke fakte longtempa amiko mia kun kiu ni jam ne plu renkontiĝas en eventoj povas esti ke daŭre loĝas en Nederlando proksime al la flughaveno. Mi simple demandis ĉu jes kaj tiel surprizis min mem per ebleco rekonekti malnovan amikon.
Gunnar (DĴ Kunar) estas tia homo pro kiu mi apenaŭ povis atendi komencon de ajna junulara evento, ke ni kiel eble plej rapide povu trovi unu la alian kaj iri al la gufujo por nia plurhora babilado pri la vivo. Mi sentas tiel, ke li estas la persono, kiu elkore komprenas mian pasion pri organizado de renkontiĝoj. Li havis la saman flamon en sia movada tempo, fari kion ni povas por ebligi ion neforgeseblan. Por la partoprenantoj, por ni mem. Ĉiam fajnigi niajn spertojn, vidi kio funkcias, kio ne, analizi, reiri al la bazoj, rekonstrui, kaj ĝui kion ni faras. Eksidi, kliniĝi kaj vidi la junularon festi, kiuj ĉeestas pro nia laboro.
Li ankaŭ estas denaskulo, kelkajn jarojn pli aĝa ol mi, sed en tiu jaro, 1999, kiam multe da mojosaĵoj okazis, unu afero estis la komenco de nia amikeco. Kaj poste ni pasigis nian junulaĝon kune en diversaj eventoj, ĉiam pli kaj pli pasia pri nia envolviĝo en la organiza vivo de la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj.
Unu el niaj plej ŝatataj temoj estis kiom da laboro estas organizi tiel, ke la partoprenantoj pensu, ke la etoso okazas “de si mem”. Tio estas la magio. Kaj ni ofte rigardis unu la alian dum diversaj eventoj: vidu, ĝi okazas nun. Kaj ni estas ĉi tie, ni spertas ĝin kune kaj la vivo estas bona. Mi bedaŭras ĉiujn kiuj tiutempe ne partoprenis la Internacian Seminarion en Germanio aŭ la Internacian Junularan Semajnon en Hungario. Brilaj tempoj estis ili. Tiuj eventoj momente ne plu ekzistas.
Post nia ĝiso, en la flughaveno mi estis alparolata de bonaspekta viro, kiu mallaŭte flustris al mi steleto. Kia ĝojo estas renkonti hazarde Esperantiston kaj eĉ preni la saman flugon hejmen! Ĉefe iun, kies podkaston mi estis ĵus malŝaltinta por viciĝi ĉe la pordo. Ni babiladis ĝis la momento kiam ni devis trovi niajn seĝojn kaj poste daŭrigis tajpante pro la vifio enaviadile.
Mi ne scias ĉu vi mem pigriĝis persone renkonti homojn, preni la tempon organizi ion indan, aŭ partopreni eventojn al kiu oni entuzasme invitas vin. Akceptu, ke tio estas mia humila rememorigo al vi, ke indas, ĉiam indas kunveni. Realkutimiĝu al personaj renkontiĝoj kaj brakumoj. Eĉ se vi ne vidis unu la alian de longa tempo. Kredu min vi daŭrigos tie kie vi laste ĉesis.
No posts

Comments
Nothing yet. Say the first thing.
Sign in to join the conversation.