Estas tiom da aferoj kiujn mi devas fari, kaj nur pri tio mi povas pensi, ke tiuj ĉi estas momentoj kiam mi tajpas. Ne nepre por publiko, sed por mi mem. Tamen, la premo estas forta ne kaŝi ĉion. Tiu ĉi semajno estis tro. Tro de ĉio. Kaj mi estas nur flanke de la okazaĵoj. Tamen, kelkaj vivfadenoj tuŝas min, ĉar mi ĝojas kaj fieras pri tio, ke homoj fidas min per siaj rakontoj. Tio estas lukso, kaj mi prenas la taskon de esti amiko serioze, kun multe da respondeco.
Mi konscias pri la ĝenerala stato de la mondo, la eklipso, la sinteno de la kosmo ĉi semajne, se oni povintus, la konsilo estintus ne forlasi la liton, certiĝi pri sufiĉe da konsumado de akvo kaj atendi, ke la sekva semajno alvenu kiel eble plej rapide.
Sed vivo ne tiel funkcias. Mi vekiĝas, forprenas miajn noktajn dentoreglilojn, ĵetas ilin en akvon kun la tableto kiu bobelas, skrapas mian langon forprenante la abomenindaĵojn de la nokto, brosas miajn dentojn kaj pensas pri mia unua kafo. Mense pensas pri la taskolisto de la tago, konsciiĝas pri prioritatoj kaj alvenas novaĵoj unu post la alia kiuj ne permesas daŭran fokuson.
Ne temas pri tio, ke oni atentu pri mensa sano, ne legu novaĵojn de telefonekrano kiel la unua afero en la mateno. Se miaj amikoj malbonfartas, se io misas en la vivo, mi volas scii.
Mi eĉ ne scias la sinsekvon de okazaĵoj, ĉar mi tro lacas kontroli precize kiu kiam skribis al mi. Unue, amikino ne povis reveni de Dubajo kaj raportis pri la kvinminutaj eksplodoj kaj vido de fumo kaj rakedoj de sia hotela ĉambro. Ŝi estas en vivfazo en kiu bezonas ripozon, ĵus ŝi maljuste estis forsendita de la laborejo de grandega kompanio, ŝi provis kontraŭbatali, la sistemo gajnis. La bileto estis donaco, ke ŝi iru iom ripozi al suna loko.
Alia amiko skribis pri la morto de patrino, kaj kiel provas subteni la patron dumtempe. Tria amiko skribis pri morto de bebo, jam pli frue, ke eblos nenion fari por savi ŝin, devos naskiĝi nun anstataŭ julio. Kvara amiko skribis kiun mi ne kontaktis ekde iom da tempo, ĉar februaro estis plena kaoso por mi. Do li respondis al mia ĵusa, marta kelklinia retletero, ke lia filo preskaŭ mortis post la sufero, ke la patrino subite mortis komence de la jaro. Oni sukcesis savi lin, li provis denove. Feliĉe denove ne sukcesis morti. La pli malgrandaj problemoj de du aliaj amikoj, kiuj estas same grandaj, longdaŭraj kaj kaŭzas suferadon en iliaj vivoj nun preskaŭ ne menciindas apud tiuj ĉi novaĵoj, kvankam dum longaj babiladoj ĉi semajne mi konsciiĝas pri ilia malbona stato.
Mi sidas ĉi tie en Budapeŝto, estas dimanĉo vespero, kaj mi devus redakti podkaston por publikigado morgaŭ. Mi finfine konvinkas min daŭrigi la redaktadon. Mia komputilo ĉesas funkcii, la kablo ne ŝargas, la jam farita laboro feliĉe ne perdiĝis. Jam hieraŭ estis problemoj pri subita malŝalto de la komputilo. Paneo plena. Mi devas instali la programon al alia komputilo kaj esperi, ke tio, tie, tiel funkcios. Ĝi ekfunkcias. Kaj mi povus komenci. Sed mi ĉiukaze ne redaktas, ĉar mi volas tajpi ĉi tien, kion mi ofte diras al mia terapiisto. Mi ĝenerale bonfartas, malgraŭ la malfacilaĵoj en mia vivo, sed miaj amikoj malbonfartas kaj tio estas peza por mi.
Mi kontaktas homojn pro mia laboro, ĉi semajne mi ricevas pliajn pezajn rakontojn kiel respondo, neatendite, tute ne rilate al la temo. Ni ne povas registri la podkaston kiam ni planis, ĉar vivo estas tro kaj ni bezonas iom prokrasti. Mi devis iri al inkuracisto, kiel oni ja devas pro jara testo, se oni seriozas pri sia sano. La kutime tre afabla kaj atentema kuracisto estas aparte kruda per siaj movoj, ĉiu tuŝo nekutime dolora. Estas tia semajno. Iel nek ŝi havas gamon atenti iom pli. Miaj kruroj, ingvenoj kaj ventro doloras.
Mi ankaŭ kinejumis kaj vidis bonan kaj ne aparte interesan filmojn, iris al teatro kaj vidis atentoprovokan teatraĵon. Renkontis amikon kiun mi ankoraŭ ne vidis ĉi jare. Bonhumore trinkis kafon, manĝis kukon. Ridis kaj ĝojis. Mi laboris, petis dokumentojn de arkivoj, skribis minesciaskiomda retleteroj, havis kunsidon, la teamo estas afabla kaj la kunlaboro inda. La bebo intertempe naskiĝas kaj mortas, la gepatroj fieras kaj funebras samtempe. Mi havas ian ideon pri tio, ĉar faris podkaston inter alie pri tiu ĉi temo. La junulo vivas, la operacio bone okazas. Mia amikino sukcesas reveni de Dubajo per aviadilo longe prokrastita, sed tamen sekure kaj sukcese je la kvina matene, eĉ amikinoj surprizas ŝin ĉe la elirejo.
La dimanĉo-mateno komenciĝas per bonhumora babilado post problemo pri nefunkcianta invito al reta ĉambro. Klare okazas cimo kaj ni ambaŭ kaj panikas kaj samtempe solvas la problemon, amikino kreante novan ĉambron, mi korektante la informojn en diversaj retejoj. Poste mi havas la ĝojon babiladi kun mia nova podkastista amikino dum horo kaj duono. Ni ambaŭ devas fini la vokon, ĉar ni havas pliajn taskojn dum la tago.
Mi iras al manifestacio kie diversaj virinaj korusoj kantas kiel protesto, fine ni kantas kune. Estas malgranda, tre bela evento. Venas la tempo por la granda manifestacio. Ni ekiras kune al la apuda parko kie la homoj amasiĝas. Amikino devintus veni kun mi. Ŝi alvokas, ke ŝi malbonfartas, eble ne venos tuj. Bone, ripozu, vidu kiel vi fartas.
La grupego ekiras, sonas la drumoj, la muziko, la kriado, multaj eksterlandanoj estas inter la marŝantoj. Oni ripetas laŭte rimojn pri feminsimo, pri rajtoj, iu sur biciklo havas grandegan amplifilon kaj sonas laŭtega muziko. Homoj provas babiladi, havi konversacion pri la alvenontaj balotoj. Ni haltas antaŭ la katedralo de Budapeŝto. Du homoj parolas. Ambaŭ tre bone. Ĉefe la juna, cigana aktivulo parolas klare, kolere, kun multe da pasio kaj ŝi pravas. Aplaŭdoj, subtenemaj krioj. La grandegaj sloganrubandoj malantaŭ la parolantoj estas kontraŭfaŝismaj kaj kulpigas la registaron pri plene forgesi pri la infanoj, pro la teruraj okazaĵoj en la infanprotektaj servoj. Okazis grandskala prostituigo de la infanoj, amasperfortitaj kaj kompreneble okazas nenio. Neniu kulpas, oni prefere fermas la instituton. Ni ne forgesos, ke tio okazis.
Ni iras plu al la centro de la urbo kaj mia amikino daŭre estas nenie. Mi raportas pri la vojo de la marŝado. Kiam ni haltas por ricevi helpon de la policistoj por sekure trapasi unu el la plej grandaj vojkruciĝoj de Budapeŝto mia kapo komencas iom turniĝi. Mi eliras la promenon kaj alvokas mian amikinon, ni estas fine de ŝia loĝstrato. Ŝi estas survoje nun. Sed en alia paralela strato, ni estas forpromenantaj de tiu loko.
Mi pardonpetas kaj foriras de la bruo. Mi diras al ŝi, ke mi ne restos en la protesta grupo, mi devas iri hejmen. La laceco de la semajno, la ondo de la okazaĵoj nun kaptas min. Mi eliras la angulon plej proksime al kie mi loĝas kaj aĉetas ĉokoladon kaj grandegan pecon da fromaĝo. Mi ankoraŭ pensas, ke mi havos energion kuiri pastaĵon ĉi vespere. Ŝi daŭre parolas al mi dum aĉetas ion. Mi glutas la karamelaĵon sen maĉi ĝin. Mi promenas, sed la movoj aspektas kiel trenado de mia korpo. Mi preskaŭ estas hejme.
Mi elektas iri en la malantaŭ strato. Pli da promeno, sed for de la avenuo. Eĉ la kutiman bruon de aŭtoj mi ne povas elteni. Finfine benko malantaŭ la muzeo en la parketo. Mi sidiĝas kaj ĝisas mian amikinon, ni ambaŭ iru hejmen. Kafon ni trinku baldaŭ antaŭ premi la ruĝan butonon ŝi laste aldonas. Morgaŭ? Ne, mi ne povas, la semajno komenciĝos kun tre precizaj rendevuoj, mi ne povos. Marde? Nek. Ni vidu poste. Ŝi malbonsentas, ĉar fine tute ne venis al la manifestacio. Mi aŭdas kaj komprenas kaj ne gravas kaj mi ne kapablas plu babiladi. Ĝis-ĝis, fartu bone, ruĝa butono.
Mi iras hejmen, trinkas glason da akvo, forprenas jakon, ĉapelon, koltukon, ŝuojn, pantalonon kaj kolapsas en la liton, dum horo kaj duono mi eĉ ne moviĝas.
En pli klaraj momentoj dum la semajno mi rememoras: kiam oni ne scias kion diri, oni skribu tion en la mesaĝo mi ne scias kion diri. Kion diri al patro kies filo preskaŭ mortis du foje ĉi monate? Ne estas multo por diri. Mi ne povas imagi la doloron, ĉar ne okazis al mi. Do mi skribas, ke mi ne scias kion diri. Rememoras kelkajn aliajn vortojn kaj aldonas, mi tiomege liverus kukon al vi, se mi povus.
Kion skribi al amikino en Dubajo? Ne eblas multon, nur esprimi esperon kaj daŭre demandi pri la farto kaj okazaĵoj. Same al amiko en Israelo, kiu ne estas cerbolavita, kaj ne subtenas la genocidon. Ni restu en kontakto kaj gardu nian amikecon trans limoj. Eĉ tiuj kelkaj interŝanĝoj, vortoj gravas. Esprimi iel, kion ni ambaŭ pensas. Uzi la rimedojn de retkonekto.
Kaj en alia klara momento mi rememoras, ke mi fakte ja povas sendi kukon. Mi nur devas iom esplori kaj trovi retejon kiu povas surloke fari la servon kaj havas bonan retpaĝon. Tial mi atenteme ne elspezas mian monon por stultaĵoj, ke mi havu ĝin krizokaze. Tial mi havas salajron, ke mi povu tiajn aferojn fari per mia mono. Uzi ĝin bone. Kaj ne, mi neniam elspezus tiom por kuko, sed precize tio estas la ideo. Mendi liveradon. Tial oni inventis ĝin. Ho, mi ne konas la adreson de mia amiko.
Alia klara momento venas: mi subite rememoras kiun demandi. Mi ricevas telefonnumeron kaj la dua persono jam scias la adreson. Mi demandas tiel: vidu, ni ne parolis de sep jaroj, estas strange kontakti vin, mi komprenas, se vi ne volas doni tiun personan informon al mi. Mi ricevas la adreson.
Mi trovas retejon, eblas elekti la skatolon, mi elektas tiun kiu estas neŭtrala, ion pri bonfarto kaj sunradioj kiel grafikaĵo, post mi devas elekti diversajn kuketojn, ankaŭ senglutenajn, ĉar eble tio ankaŭ gravas. Eblas aldoni personan mesaĝon. Mi pripensas kion skribi. “Mi pensas, ke kuko pli bonigas la tagon. Kun amo de Budapeŝto.”
Tiam mi rememoras, ke se mi sendas kukon mi ankaŭ povas trovi servon por sendi florojn kun persona mesaĝo al la alia suferanta familio. Ĉu floroj ŝanĝas ion? Se eĉ nur por duonminuto ĝi donas la senton de subteno, jam sufiĉas por mi. Elektas ion kun koloroj, prefere ne mornan. La adreson havas, la mesaĝo denove estas unu frazo, simpla, honesta, esprimante iom de tio kion ni vere eblas esprimi.
Mia najbaro ricevis manĝaĵon kaj subtenon de la amikinoj post la reveno de Dubajo. Ŝi ne bezonis, ke mi iru al la vendejo por ŝi. Virinoj zorgis pri ŝi. Mi promesis kuiri vespermanĝon iam la sekvan semajnon.
Mi ĝojas, ke mi rememoris, ke mi ne devas resti en la protesto. Plej verŝajne tiu bruego estis la lasta punkto por mi, kiam la biciklo kun la laŭtega muziko denove proksimiĝis al mi. Mi partoprenis kaj kunmarŝis kiom mi povis kaj mi devas zorgi ankaŭ pri mi mem. La podkasto nun devas atendi.
No posts

Comments
Nothing yet. Say the first thing.
Sign in to join the conversation.