Homoj ĉi tie kaj alie raportas pri siaj defioj kiujn ili komencis la 1-an de januaro kaj vidante ĉion tion mi scias kial mi ne partoprenas ĉi foje. Mi devos fari miajn celojn ĉi jare tute aliel.
Eble ili eĉ ne estos defioj, simple aferoj, kiujn mi volas fari. Mi havas multajn diversajn ideojn kiujn mi eventuale ŝatus realigi dum la jaro. La kialo por ne komenci ion ajn nun-tuj kun la nova vervo de la jaro estas pro tio, ĉar iusence la pasinta jaro ankoraŭ ne finiĝis por mi.
Ekzemple mi ankoraŭ ne plenigis JarKompason, ĝi eĉ ne estas printita. Kiam la printejo remalfermos morgaŭ, mi iros kaj ekhavos ĝin. Sed se mi iros printigi tion, tiam mi ankaŭ kunportu aliajn aferojn por fotokopii, printi kaj tiujn mi devas findizajni, ĉar kreemaj projektoj simple ne lasas min ripozi. Nia filmklubo rekomenciĝos marde en nia kutima artkinejo kaj mi volas surprizi miajn amikojn per io, do mi malfermas Canva kaj komencas ion novan.
Laŭ la lastpaĝaj subskriboj de la pasintaj jaroj mi povas diri, ke kutime mi finas la jarplanadon inter la 7a kaj 11a de januaro. Kaj kion mi planas kutime realiĝas 4-6 jarojn poste. Hasto ne indas.
Do iusence la nova jaro ne komenciĝas ĝis oni ne adiaŭas la antaŭan. Aliflanke sorĉistinoj kiel mi rigardas la kalendaron aliel. Ne estas rekta linio antaŭen en kiu ni vivas. Mi prefere sekvas la lunon, sekvas la ritmon de solsticoj kaj ekvinoksoj. La plej longa nokto de la jaro en la nordo okazis nur antaŭ du semajnoj. Ni apenaŭ havas pli longajn tagojn, la komenco de januaro estas palpebrumo al kion la estonto eble alportos. La vera novjaro por mi estas la komenco de printempo. La tago kiu al mi pleje alportas novan senton. La odoroj, naturo, remalfermiĝo, plenlumaj tagoj, ekflorantaj floroj. Ĉi jare dum la ekvinokso mi vojaĝos al Nederlando por universitata kunveno.
Tiu estas tre bona tago por komenci novajn aferojn, sed kutime eĉ se mi ne atendas ĝis tiam por lanĉi ion, almenaŭ mi provas senti kaj uzi la novajn energiojn de Imbolko, kiu estas la tutkomenco de februaro. Aŭ minimume atendas la unuan novlunon de la jaro, tio okazos la 18-an de januaro en 2026. Tiu en Akvario la sekvan monaton estas la nova lunjaro en Ĉinio kaj en Azio ĝenerale, kiu ligiĝas ankaŭ al Ramadano. Sed la fastado komenciĝas tagon poste, ĉar la luno devas esti videbla.
Nenio pli ravas min ĉiumonate ol vidi klaran bebolunon en la ĉielo. Ĉiam rememorigas min pri eblo komenci, refari, provi denove. Nova ŝanco por semi novajn semojn. La luno ja renaskiĝas en malpli ol 30 tagoj.
Mi faris multajn ritualojn jam, purigis la loĝejon, certiĝis, ke nur daŭre bonaj manĝoj restis en la fridujo, aerumis kaj fumaĵis ĉiujn ejojn, ĉambrojn, angulojn kie mi loĝas.
Tamen, la energio de la nova jaro alvenas kun la ĝojaj homoj en la strato. Iu ĉiel esperas je io pli bona, kiuj ne, tiuj restas hejme. Ili dormas, ne festas la alvenon de 2026, kvankam ĝi estas eĉ numerologie klare nova komenco.
Mi alvenas al tiu komenco malrapide. Mi prenas mian tempon fari aferojn kiujn normalkaze mi farintus en la lastaj dek tagoj de decembro. Sed kion fari, se mi tiom malsaniĝis, ke kuŝi enlite kaj permesi al la korpo ripozi estis la unusola maniero partopreni la tagojn?
Do mi nur nun verkas miajn novjarajn mesaĝojn. Ĉi jare la listo estas aparte longa, ĉar 2025 alportis multajn novajn spertojn, homojn en mian vivon. Multaj beboj naskiĝis. Karaj amikoj, konatuloj iĝis gepatroj. Unu estas mia frizisto. Mi estas fidela homo, do ni vidos kiom longe mi ne tondos mian hararon… eble mi rehavos la kutimon mem tondi ĝin. Kelkajn amikojn mi ankaŭ ĝisis. Kelkaj mortis, aliaj rilatoj simple finfaris sian taskon.
La lastan tagon de la jaro matene ni surbendigis epizodon por RT kun Carolin. Poste mi faris la purigadon, vizitis familion kiun ne sukcesis dum kristnasko, alvokis survoje panjon por bondeziri kaj aŭdi novaĵojn de JES, revenis hejmen, finetendis la lavitaĵojn, elprenis la purajn telerojn, forpakis la lastajn aferojn. Vestis min por la nova jaro, brilŝminko bezonatis memkompreneble kaj ek al koncerto. Mi dancis dum horo kaj duono de la unua momento ĝis la lasta! Aŭskultu nur tiun ĉi kanton. 👇
Kompreneble en viva koncerto sonas ĉio eĉ pli bone. La kantisto de Fran Palermo, Henri Gonzo, havas naskiĝtagon dum silvestro, samkiel mia patrino. Li estas la granda frato de amiko, kiu ankaŭ estas muzikisto. Post la koncerto ni babiladis kun amikoj.
Mi ne restis por la nokto, post iom da dancado al tekno ni pluiris al kafejo por trinki tie ion por la nova jaro. Ĝi estis fermita. Do, spontanee ni decidis eniri la luksan hotelon de la loka ĉefplaco. Neniu estis en la trinkejo nur la servisto. Li diris ke li laboras ĝis noktomezo kaj se ni petas trinkaĵon nun, ni trankvile povas trinki ĝin kaj pagi poste ĉe la enirejo. Kial ne? Pasintjare je tiu tempo mi estis atendanta mian pakaĵon ĉe la flughaveno.
La servisto trankvile purigis la verŝotablon. Li servis patron, kiu forportis la trinkaĵon al sia ĉambro. Li malŝaltis la kason post printado de la lasta kvitanco. La noktomezo alvenis kaj pasis. Mi pensis ke ni aŭdos la laŭtan rekalkuladon de la homoj amasiĝantaj kun ĉampanoj ekstere en la neĝo, sed la hotelo havis tiom bonan sonblokan izoladon, ke nur tiu agrabla kaj tre kutima kristnaska ĵazo sonis el la laŭtparoliloj subtenante la babiladon, neniel ĝenante ĝin.
Je iu momento mi rigardis mian telefonon. Jam pasis noktomezo. Ekestis oficiale 2026. Feliĉan novan jaron! ni diris unu al la alia kaj poste bondeziris ridetante ankaŭ la serviston. Li kunpakis siajn aĵoj kaj foriris ene de minuto.
Trankvilo, babilado, bongusta ĉampano, akvo, belaj glasoj, agrabla komenco de la jaro. Kiam mi ekstaris post fini la botelon mi sentis iom malkutiman ebrietecon, sciante, ke la sekvan tagon ne doloros mia kapo pro la bonkvalita ĉampano. Ni decidis promeni al la nokta vendejo, simile kiel pasintjare.
Ni aĉetumis por klasikaj kolbasetoj kaj mustardo. Hejme mi manĝis ĉion enlite kun freŝe rostita pano, ĝuante, ke mi tial polvosuĉas la loĝejon, ŝanĝas la litolaĵojn al freŝaj por la nova jaro, ke mi povu ĉion malpurigi per mil paneroj enlite. Tio estas la difino de luksa vivo. Mi ankaŭ ludis preskaŭ ĉiujn tagajn vortoludojn de NYT. Sate kaj bonfarte ekdormis iam post la 3a matene.
La sekvan tagon mi faris kion mi pleje ŝatas. Vekiĝis malfrue kaj restis en la lito ĝis la 2a posttagmeze. Legis libron, substakon, artikolojn de mia Kobo. Trinkis du kafojn. Kiam mi jam sentis min preta vestiĝi estis eble la 3a. Kaj nur tial mi strebis, ĉar mi promesis kafumi kun mia amikino. Ŝia koramiko bezonis USB-stangeton, sed mi vidis la mesaĝon tro malfrue por reiri hejmen. Tiam la anĝeloj rememorigis min, ke se mi faras kromvojon mi eble trovos en speciala aŭtomato ĝin.
Kompreneble mi trovis, eĉ 32GB memorkapablan, kaj liveris ĝin, helpante multe al miaj amikoj kiuj estis reinstalantaj plurajn komputilojn, movante dokumentojn dum mia ĉeesto. Mi ricevis alian kafon, bongustegan saladon, kukon, ĉokoladon kaj repentris miajn ungojn elektante el la vasta kolekto de mia amikino.
Sub ilia kristnaskarbo atendis min donacpakaĵo: eta artlibro, notlibro, ora ungolako kaj sapo kun ĉielarko — tre bonodora. Mi ankaŭ ricevis ĉokoladon, libron, skribilon, biletojn al koncerto, braceleton, orelringon de miaj familianoj. Mi volis nur la biletojn por mia naskiĝtago. Ĉion eblas foruzi aŭ pludonaci facile.
Mi kunportis ankaŭ kovertojn por plenigi: trovi ĉiujn adresojn de la homoj kiuj ial ricevos leteron de mi komence de la jaro. La listo estas longa, ĉar multego okazis en 2025 kaj eĉ tiel mi ne sendos ion al ĉiu. Sed tiu ritualo tre gravas por mi. Kostas multe da energio, tempo, poŝtkartoj, glumarkoj. Mi okupiĝu daŭre pri aferoj kiuj gravas por vivi en socie forta mondo kie ni zorgas pri unu la alia, montras amon, vortumas aprezon kaj kapablas elkore bondeziri por la vivo.
Vespere mi malplenigis mian vazon kiu enhavas biletojn, paperpecetojn, vojaĝkartojn, restoracinomkartojn kaj braceletojn de diversaj eventoj. Mi rigardas ilin, rememoras la bonajn tempojn, fotas kaj poste ĉion forĵetas krom la tre belajn muzeajn biletojn, sed tiuj ne oftas.
Oni devas ripozi dum malsano. Oni povas preni medikamentojn, vitaminojn, manĝi supon, sed plej grave estas permesi al la korpo forpeli la malsanon de si mem. Febro havas sian utilon, dormado, trankvila ludado per la telefono, legado sur mia ŝatata Kobo, trankvila tempo kun teo bezonatas. Simple nenio povas anstataŭi la fakton, ke oni devas resti enlite, iri absolute nenien dum kelkaj tagoj, semajno, dek tagoj kaj fari la minimumon por permesi al la korpo rekuperiĝi. Tio okazis fine de decembro. Tial la jaro malrapide komenciĝis kaj daŭre ĝi estas tre lanta. Mi hastas nenien.
No posts

Comments
Nothing yet. Say the first thing.
Sign in to join the conversation.