Hieraŭ mi aĉetis la unuan tulipbukedon de la jaro. Mi elektis la flavajn ĉi foje. Malgrandaj burĝonoj, ili atendas akvon kaj varmon por hejme malrapide malfermiĝi al floroj. Aĉeti freŝajn florojn estas malmultkosta lukso, kiun mi permesas al mi proksimume ĉiujn du-tri semajnojn. La prezo de la tuto valoras la elspezon, la ĝojo enpromeni loĝejon kaj ekvidi florojn meze de la tablo tuj post la koridoro estas io, kion mi atendas prenante la ŝlosilojn en miajn manojn. La aspekto ŝanĝiĝas de tagmezo al vespero ĝis mateno ĉiu tage.
Ni jam alvenas al la fino de la unua monato de la jaro, kaj estas unu afero kiun mi ankoraŭ ne pridiskutis kun mi mem por 2026. Kaj tio estas elspezoj. Ĝenerale mi havas tre simplajn regulojn pri tio, sed neniu jaro similas al la alia, la prioritatoj iom moviĝas de kampo al kampo.
Pasintjare mi permesis al mi eksperimenti rilate al sporto, partoprenis multege da kulturaj programeroj, mi devis iri al la dentisto regule, subtenis artajn entreprenojn, relative multe vojaĝis kaj fine de la jaro mi estis senlabora, do vivis de la atenteme flankenmetita mono por tiaj okazoj.
Ĉi jare mi denove eklaboras, do baldaŭ mi ricevos mian unuan salajron kaj povos reveni al financa planado. Kompreneble ne eblas kaj indas ĉion perfekte plani, tamen gravas por mi pensi en kategorioj por skizi la pensadon.
Do, mi uzas sistemon ofte uzatan de konscie planantaj homoj, kiuj dividas kostojn en ĉiam jes — verda, atentema konsiderita elspezo, nepre ne tuja aĉeto — flava kaj certe ne, ne pro ajna kialo — ruĝa, kategorioj.
La kategorioj donas sufiĉe la libereco por ne streĉiĝi rilate al kostoj, aŭ se oni volas doni al si limojn de elspezo, mi pensas, ke tio estas la flava kategorio aŭtomate, ĉar ja temas pri atenteme pripensitaj elspezoj.
Jen kiel mi pensas nun kaj fine de la jaro ni vidos ĉu mi fakte elspezis mian monon tiel.
🟢 ĉiam jes ĉi jare
Post ricevo de salajro tuj metos monon en la ŝparpoŝo de mia bankokonto,
mendoj de ekologia bieno, sanosubtenaj manĝoj,
multkosta dentobroso kaj dentopasto, specialaj por miaj kompatindaj dentoj,
kafo kun amikoj,
malgrandaj sumoj por bonfaraj organizoj kies petojn miaj amikoj plusendas al mi,
abono por trejnado en la gimnastikejo kien mi ĉiu semajne du foje minimume iras,
ĝenerala dentista kaj malgrandaj privataj sanservoj kiel kontrolado de haŭto por lentugoj kaj nevusoj, jara kontrolo en privata kuracejo,
sendado de poŝtkartoj al amikoj,
kinejo-biletoj,
terapio-sesioj,
donacoj por amikoj, familianoj,
kaj simplaj, vendejaj florbukedoj.
🟡 pripensindaj kostoj ĉi jare
novaj ŝuoj por tenistrejnado
kelkaj trejnadoj kiujn mi faris private, eble ne plu ĉi jare
devos pripensi kial riparigi la du dentojn kiuj mankas, plej verŝajne unu ĉi jare, aŭ en la unua duono de la jaro kaj la dua nur en la dua parto de la jaro aŭ poste, ja temas pri pluraj operacioj. Ne estas opcio ne fari ilin, ĉar tiam miaj dentoj komencos malrapide removiĝi al la loko kie ili estis kaj tiam la sufero de dentoreglado estis pro nenio.
Mi preferus mendi malpli da manĝaĵoj kaj manĝi malpli en restoracioj, se mi povas.
Mi havas sufiĉe da aĵoj por la ĉiutaga vivo. Do se ajna ilo, aĵo aperas kiel bezono mi preferus tion serioze pripensi kaj ne tuj aĉeti.
Kosmetikaĵoj sufiĉas, mi uzas malmulte, bezonas malmulte, mi ne aĉetos ion ajn tuj en vendejo.
Koncertobiletoj, teatrobiletoj multekostas, mi preferos serĉi kelkajn malpli kostajn amuziĝojn ĉi jare sen plene rezigni pri ili.
Se mi volas fari studkurson pri io ajn, mi pripensos.
elektronikaĵoj
dolĉaĵoj kun la kafoj kun amikoj
vojaĝoj, aldonaj aventuroj
Unu escepto pro arto: se temas pri artlibro de ekspozicio aparte bela, aŭ poŝtkarto de ekspozicio tiam mi plej verŝajne konsidoros aĉeton.
hartondado kaj harkolorigado estas io, kion mi faris dum jaroj por mi mem. Pasinttempe mi havis tre bonan friziston, kaj volonte pagis ŝin por fari tiun laboron. Ŝi ĵus naskis bebon, do klare mi ne iros al ŝi, kaj tute povas esti, ke mi simple rezignos pri tio ĉi jare, sed ankoraŭ ne decidis.
🔴 ĉiam ne ĉi jare
Mi aĉetis novajn librojn en januaro por legi ĉion de unu aŭtoro, nun, ke mi jam faris tion, mi ne plu volas elspezi por libroj krom se mi ricevas donackarton al vendejo. Estas la jaro de legado, ne de aĉetado de libroj.
Mi ne bezonas novajn vestaĵojn, nek ion ajn en la loĝejo.
spicoj kaj teoj — mi uzu kaj uzu kaj uzu eĉ pli ilin
poŝtkartoj kaj glumarkoj: mi uzu kion mi havas
notlibroj, paperetoj, skribiloj, kovertoj: sufiĉe da
elektronikaĵoj: krom se miaj aŭskultiloj fuŝiĝas, sed vere, miaj komputiloj, registriloj, telefono, bitlegilo, aldona ekrano, musoj, ŝargiloj, kamerao ĉio funkcias kaj restu tiel ankaŭ ĉi jare. Mi ne volas iel ajn pli modernigi kion mi havas aŭ aldoni horloĝon, ilojn ktp.
Mi fakte eĉ preferus fordonaci pliajn aferojn.
Tiuj estas miaj unuaj pensoj. Ne multe da ŝanĝo kompare al la pasinta jaro, tamen iom da formoviĝo de libroj kaj diversaj sportoj, mi prefere elektos mapli da diverseco kaj pli da legado, ne aĉetos vestaĵojn, riparos kion mi havas. Tamen estas bone fari tiun mensan liston kaj preni horon ĉirkaŭirante la loĝejon observi la bezonojn kaj superfluaĵojn.
Kiel estos ĉe vi?
No posts

Comments
Nothing yet. Say the first thing.
Sign in to join the conversation.