Salalo


| Salalo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo | |||||
| Administrado | |||||
| Lando | |||||
| Gubernio | Dofaro | ||||
| Provinco | vilaja Salalo | ||||
| |||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 331 949 (2020) [+] | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 17° 1′ N, 54° 5′ O (mapo)17.01972222222254.089722222222Koordinatoj: 17° 1′ N, 54° 5′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 18 m [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||


Salalo,[1] arabe صلالة (latinliterigite Salala laŭ Ṣalālah), estas universitata urbego, havenurbo, provinco (vilaja) kaj ĉefurbo de la gubernio Dofaro en Omano ĉe la sudorienta rando de la araba duoninsulo.




Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 4,934 km² [2]
- Supermara alteco: 21 m
- Loĝantaro: 172 570 (censo de decembro 2010), 331 949 (censo de decembro 2020) [2]
- Horzono: UTC +4
- Telefonkodo: 23 kaj 6 individuaj ciferoj [3]
Geografio
[redakti | redakti fonton]Salalo situas en suda parto de la lando laŭ la Araba Maro. Sib (urbo) troviĝas 855, Suhar 863, Maskato 871 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loĝloko jam antaŭ jarcentoj de Kristo estis signifa komerca urbo, kiun tuŝis vojo pri olibanoj. La urbo atingis la pinton de prospero en la 13-a jarcento pro la daŭra komercado. Eĉ Marko Polo priskribas la urbon prospera. Poste ĝi kadukiĝis kaj en la 19-a jarcento ĝi estis parto de la sultanlando de Maskato. Inter 1932 kaj 1970 la urbo estis sultanlanda ĉefurbo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Salalo estas ankaŭ nun komerca urbo helpe de la haveno. En la urbomezo restis netuŝitaj la bazaroj. La klimato de la urbego permesas kultivi kelkajn legomojn kaj fruktojn, ĉefe kokosojn.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En la urbo du ŝtataj altlernejoj kaj privata universitato funkcias. Krom la lokaj lernejoj funkcias ankaŭ aliaj lernejoj por la elmigrantoj el Barato, Pakistano, Bangladeŝo kaj Srilanko.


Trafiko
[redakti | redakti fonton]Salala havas internaciajn flughavenon kaj havenon. El Salala kuras 2 vojoj laŭ la marbordo, la tria vojo kuras al interno de la lando. En la urbego nur taksioj liveras la pasaĝerojn, sed al aliaj urboj modernaj aŭtobusoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Salala havas varman dezertoklimaton, kvankam la someroj estas pli malvarmaj ol en pli nordaj aŭ enlandaj partoj de Omano. Salalah estas tre nuba dum la musono en julio kaj aŭgusto. Jare pluvas po 131 mm, en ĉiuj monatoj pluas iomete, sed en mezurebla kvanto dum musonoj. La jara averaĝa temperaturo estas 26 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- sultana palaco
- moskeoj
- horloĝa turo
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La esperanta mapo de Omano el la Poŝatlaso de la mondo el 1971, eltondaĵo el la mapo 20, dokumentigas esperantigon de la urbonomo Salalo.
- 1 2 laŭ la retejo citypopulation.de (angle, germane)
- ↑ retejo allworldsms.com. Arkivita el la originalo je 2025-06-24. Alirita 2025-06-24 .
- laŭ la reta eldono de la Encyclopædia Britannica angle
- mapo, distancoj Arkivigite je 2017-04-16 per la retarkivo Wayback Machine





