Arondismento Mirande
Aspekto
| Arondismento Mirande | |
| france: Arrondissement de Mirande
okcitane: Arrondiment de Miranda | |
| Administra unuo | |
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | |
| Departemento | |
| Ĉefurbo | Mirande |
| Areo | 1 686 km² (168 600 ha) |
| Loĝantaro | 41 216 (2023) |
| Denseco | 24 loĝ./km² |
| INSEE-kodo | 323 |
| Komunumoj | 165 |
La arondismento Mirande (france arrondissement de Mirande, okcitane Arrondiment de Miranda) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Gers, jen france, prononco [ʒɛʁ(s)], do [ĴER aŭ ĴERS], same skribita okcitane, en Esperanto Ĝersio[1], en la administra regiono Okcitanio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Mirande, okcitane Miranda. Komence de la jaro 2023 en la arondismento vivis 41 216 personoj sur areo de 1 686 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 24 loĝantoj/km².
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 6 kantonoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭ Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio de la franclingva SAT-Amikaro, arkivigita laŭ stato de julio 2021